Home 🎬 Bollywood 🎵 Pakistani 🎤 English Pop

Domoarigato

👤 La Perdita Generacio 🎼 Ĉiamen plu ⏱️ 3:12
🎵 1013 characters
⏱️ 3:12 duration
🆔 ID: 11392857

📜 Lyrics

Ni ludas kune, ĝoja infaneco
Malantaŭ la domo, ĝuinda verdeco
La postlerneja cerbumintaro
Migretadas al la arbaro

La domoj estas liberaj
Liberaj, sed ne solaj
Naturon kaj sunon disponas
Nia domarej'
Se la domoj nun ja ariĝus
Ni malinspiriĝus
Domariĝe ni senliberiĝus

Domoarigato
Ne necesos
Domoarigato

Ni ludas novan ludon, en konstruejoj
Ni suĉas rozan sukon, en kuirejoj
Homoj pluriĝas, en la najbararo
Ĉirkaŭ ni nun igatas domaro

La domoj nun estas pluraj
Pluraj sed ne malbelaj
Aeron kaj varmon disponas
Nia domarej'
Sed la domoj nun ja ariĝas
Ni malinspiriĝas
Domariĝe ni senliberiĝas

Domoarigato
Ne necesas
Domoarigato

Ni ludas hejme, nin plaĉas komputiloj
Ekstere nun varmegas, abundas jukigiloj
La spaco ne sufiĉis por la homaro
Premas la arigito de nia domaro

La domoj nun estas solaj
Solaj sed ne liberaj
Betonon kaj ombron disponas
Nia domarej'
Jes, la domoj nun ja ariĝis
Ni malinspiriĝis
Domariĝe ni senliberiĝis

Domoarigato
Ne necesis

Domoarigato
Ne necesis
Domoarigato

⭐ Rate These Lyrics

Average: 0.0/5 • 0 ratings