Home 🎬 Bollywood 🎵 Pakistani 🎤 English Pop

Pli Ol Nenio

👤 Martin & La Talpoj 🎼 Pli ol nenio ⏱️ 3:11
🎵 812 characters
⏱️ 3:11 duration
🆔 ID: 30459373

📜 Lyrics

Petro iris for
Kun rompita kor'
Al ajna eksterlando

Por instigi sin
Ebriigi sin
Per malmultkosta brando

Nova freŝa paĝ'
Urboj kaj pejzaĝ'
Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo

Kaj postlasis li
Je ĉiu trajnstaci'
Pecon de sia malĝojo

Al trinkeja strat'
Por bona rezultat'
Li sciis kion fari

Kaj ĉi trinkbufed'
Kun glas' kaj cigared'
Li povis sin prepari

Plena je inspir'
Kaj vivoeliksir'
Sekvis li la regulojn

Kaj faligis sin
Kvazaŭ laŭ destin'
En malhelajn okulojn

Kara aŭskultant'
Ĉu pro lia vant'
Nun venu moralaĵo?

Ke li iru re
Ke la solvo ne
Kaŝiĝas sub korsaĵo?

Sed eble post monat'
De ĝojosurogat'
Silentiĝis la krio

Ne pro memkompren'
Sed tiu eta ben'
Estas pli ol nenio

Pli ol nenio
Pli ol nenio
Pli ol nenio
Pli ol nenio
Pli ol nenio
Pli ol nenio
Pli ol nenio
Pli ol nenio
Pli ol nenio

⭐ Rate These Lyrics

Average: 0.0/5 • 0 ratings